Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 31

31e EXERCICE
Suffixe des contraires, malet suffixe des êtres féminins, in.
(Pour ces deux suffixes, voir à la page 32 de cet ouvrage).

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda : li estas de meza kresko. — Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. — Haro estas tre maldika. — La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. — Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. — Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. — Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. — Mi forte malestimas tiun ĉi malnoblan[1] homon. — La fenestro longe estis nefermita[2] ; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. — Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. — La lablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. — Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. — Malamiko venis en nian landon. — Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. — La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. — Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. — Mia fratino estas tre bela knabino. — Mia onklino estas bona virino. — Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. — Lia duonpatrino estas mia bofratino. — Mi havas bovon kaj bovinon. — La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

mezo milieu.
kreski croître.
dika gros,
larĝa large.
lumi luire.
mola mou.
turmenti tourmenter.
senti sentir, éprouver.
beni bénir.
nobla noble.
rekta droite direct.
kurba courbe, tortueux.
kredi croire,
renversi renverser,
supre en haut,
monto montagne,
kampo champ,
koko coq.
nepo petit-fils.
nevo neveu.


  1. Le Français qui a « noble » (dans le sens de grand, de beau par les sentiments, le caractère) n’a pas, comme l’Esperanto, d’adjectif qui lui soit strictement opposé. Nobla noble, malnobla le contraire.
  2. Si l’idée est purement négative, comme dans ce mot, l’Esperanto n’emploie pas mal, suffixe des contraires. Une fenêtre nefermita (non fermée) n’est pas une fenêtre malfermita (ouverte) ; les deux battants rapprochés l’un de l’autre mais laissant passer l’air constituent la première ; mais il faut évidemment un écartement plus grand de ces deux mêmes battants pour constituer la seconde. L’Esperanto est donc logique en ne confondant pas les simples négatifs avec les contraires ; il y a une nuance et souvent une très forte nuance entre les uns et les autres. Ainsi être neriĉǐa (non riche) est beaucoup moins regrettable que d’être malriĉa (pauvre).
    À côté des négatifs l’Esperanto possède encore les privatifs constitués par sen (sans) employé comme préfixe. Ex. : senhonta sans honte, éhonté ; senriska qui est sans risque, sûr ; senĉesa qui est sans cesse, continuel ; senrompa qui est sans rupture, continu.