Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 10

10e EXERCICE
Adjectifs numéraux cardinaux et ordinaux.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. — Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. — Li promenas kun tri hundoj. — Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. — El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. — Kvin kaj sep faras dek-du. — Dek kaj dek faras dudek. — Kvar kaj dek-ok faras dudek-du. — Tridek kaj kvardek-kvin faras sepdek-kvin. — Mil-okcent-naŭdek-tri. — Li havas dek-unu infanojn. — Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. — Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. — La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. — La sepan tagon de la semajno Dio elektis, por ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. — Kion Dio kreis en la sesa tago ? — Kiun[1] daton ni havas hodiaŭ ? — Hodiaŭ estas la dudek-sepa (tago) de Marto. — Georgo Vaŝington estis naskita la dudek-duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek-dua.

multe beaucoup, nombreux.
fari faire.
nur seulement, ne... que.
promeni se promener.
tri trois.
hundo chien.
ĉio tout.
dek dix.
fingro doigt.
alia autre.
konsisti consister.
sekundo seconde.
Januaro Janvier.
monato mois.
jaro année.
Aprilo Avril.
Novembro Novembre.
Decembro Décembre.
Februaro Février.
semajno semaine.
Dio Dieu.
kvin cinq.
sep sept.
kvar quatre.
ok huit.
mil mille (nombre).
cent cent.
naŭ neuf (9).
ses six.
minuto minute.
horo heure.
elekti choisir.
por pour, dans le but de.
ĝi il, elle (quand il n’y a pas de sexe), cela.
sankta saint.
krei créer.
dato date.
Marto Mars.
naski enfanter, faire naître.
it marque le participe passé passif.


  1. On emploie toujours kiu pour traduire quel, quand ce dernier mot ne peut se tourner par « quelle espèce de », « quelle sorte de ».