Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/68

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
55
EKZERCARO.

Ne skribu al mi tiel longajn Ieterojn. — Venu al mi hodiaŭ vespere. — Mi rakontos al vi historion. — Ĉu vi diros al mi la veron ? — La domo apartenas al li. — Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. — Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn ; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). — Montru al ili vian novan veston. — Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. — Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. — Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem ; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. — Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn ; post la vespermanĝo miaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo[1]. — Mi jam havas mian ĉapelon ; nun serĉu vi vian. — Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. — La infano serĉis sian pupon ; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. — Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

kuri courir.
vespero soir.
ĉu est-ce que.
edzo mari, époux.
montri montrer.
nova nouveau.
vesti vêtir, habiller.
mem même (moi-toi, etc.).
zorgi avoir soin.
tute… ne pas du tout (entièrement pas).
gardi garder,
gasto hôte (invité).
akompani accompagner,
ĝis jusqu’à.
jam déjà.
serĉi chercher,
pupo poupée,
forgesi oublier,
facila facile.


  1. Sia renvoie l’idée de possession au sujet du verbe, et lia, ŝia, ĝia ou ilia à un mot autre que le sujet. Pas d’équivoque possible sur le propriétaire de l’objet.