Page:L.L. Zamenhof Langue internationale Esperanto 1893 I-M Trad LdBeaufront.pdf/20

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
I. Patr'o ni'a

Patr'o ni'a kiu est'as en la ĉiel'o, sankt'a est'u Vi'a nom'o,ven'u reĝ'ec'o Vi'a, est'u vol'o Vi'a, kiel en la ĉiel'o, tiel ankaŭ sur la ter'o. Pan'o'n ni'a'n ĉiu'tag'a'n don'u al ni hodiaŭ kaj pardon'u al ni ŝuld'o'j'n ni'a'j'n, kiel ni ankaŭ pardon'as al ni'a'j ŝuld'ant'o'j; kaj ne konduk'u ni'n en tent'o'n, sed liber'ig'u ni'n de la mal'bon'o. Amen!

II. El la Biblio.

. En la komenc'o Di'o kre‘is la ĉiel'o'n kaj la ter'o'n. Kaj la ter'o est'is sen'form'a kaj dezert'a, kaj mal'lum'o est'is super la profund'aĵ'o, kaj la anim'o de Di'o si'n port'is super la akv'o. Kaj Di'o dir'is; est'u lum'o, kaj far'iĝ'is lum'o, Kaj Di'o vid'is la lum'o'n, ke ĝi est'as bon'a, kaj nom'is Di'o la lum'o'n tag'o, kaj la mal'lum'o'n Li nom'is nokt'o. Kaj est'is vesper'o, kaj est'is maten'o — unu tag'o. Kaj Di'o dir'is: est'u firm'aĵ'o inter la akv'o, kaj ĝi apart'ig'u akv'o'n de akv'o. Kaj Di'o kre'is la firm'aĵ'o'n kaj apart'ig'is la akv'o'n, kiu est'as sub la Firm'aĵ'o, de la akv'o, kiu est'as super la firm'aĵ'o; kaj far'iĝ'is tiel. Kaj Di'o nom'is la firm'aĵ'o'n ĉielo. Kaj est'is vesper'o, kaj est'is maten'o - la du'a tag'o. Kaj Di'o dir'is: kolekt'u si'n la akv'o de sub la ciel'o unu lok'o'n kaj montr'u si'n sek'aĵ'o; kaj far'iĝ'is tiel. Kaj Di'o nom'is la sek'aĵ'o'n ter'o, kaj la kolekt'o'j'n de la akv'o Li nom'is mar'o'j.

III. Leter'o.

Kar'a amik'o !

Mi prezent’as al mi kia'n vizaĝ'o'n vi far'os post la ricev'o de mi'a leter'o. Vi rigard'os la sub'skrib'o'n kaj ek'kri'os: "ĉu li perd'is la saĝ'o'n?! En kia lingv'o li skrib'is ? Kio'n signif'as la foli'et'o, kiu'n li al'don'is al si'a leter'o? Trankvil'iĝ'u mi'a kar'a! Mi'a saĝ'o, kiel mi almenaŭ kred'as, est'as tut'e en ord'o.

Mi leg'is antaŭ kelk'a'j taglo'j libr'et'o'n sub la nom'o "Lingv'o inter'naci'a." La aŭtor'o kred'ig'as, ke per tiu lingv'o oni pov'as est'i kompren'at'a de la tut'a mond'o, se

eĉ la adres'it'o ne sol'e ne sci'as la lingv'o'n, sed eĉ ankaŭ