Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 26

VINGT-SIXIÈME LEÇON

Le subjonctif. — Manières de traduire: que.

La manĝoj kaj la manĝaĵoj.

Estas necese, ke la homo manĝu kaj trinku por vivi, alie li mortas pro soifo kaj malsato. Ni manĝas kiam ni malsatas, kaj ni trinkas, kiam ni soifas, sed ni ne devas manĝi nek trinki pli ol estas bezone. La higieno ordonas, ke ni estu sobraj.

Ni manĝas laŭkutime trifoje ĉiutage. Ni faras tri manĝojn : la matenmanĝon ĉirkaŭ la oka matene, la tagmanĝon aŭ tagmezomanĝon ĉirkaŭ la dekdua, kaj la vespermanĝon je la sepa vespere.

Je la manĝotempo ni iras en la manĝoĉambron, kie la servistino preparis la manĝilaron. Ŝi surmetis unue la tablotukon, poste la telerojn. Sur la telerojn ŝi metis la telertukojn kaj apude la kulerojn, la forketojn kaj la glasojn. Ŝi zorgis ankaŭ meti sur la tablon la mustardujon kun la mustardo kaj la salujon kun la salo kaj la pipro.

Tio, kion ni manĝas nomiĝas manĝaĵoj aŭ nutraĵoj. La pano, la viando, la legomoj kaj la fruktoj estas niaj ĉefaj manĝaĵoj. Ni manĝas diversajn specojn de viando : bovaĵon, bovidaĵon, ŝafaĵon kaj porkaĵon, kuiritan aŭ rostitan. Ni manĝas ankaŭ kortbirdojn, fiŝojn kaj ĉasaĵon. La bovino donas al ni la lakton per kiu oni faras la buteron kaj la fromaĝon, kaj la kortbirdoj, tio estas la kokinoj, la anasoj, la anseroj kaj la meleagroj, liveras al ni la ovojn, per kiuj oni faras ovaĵojn. Ĉiu sezono alportas al ni aliajn legomojn kaj fruktojn. En printempo, ni havas asparagojn, pizojn, fazeolojn, fragojn, ĉerizojn kaj abrikotojn. En la somero ni manĝas artiŝokojn, napojn, karotojn, spinacojn kaj melonojn, ribojn, grosojn kaj frambojn, prunojn kaj persikojn. Dum la aŭtuno kaj la vintro ni havas brasikojn, terpomojn kaj ĉiujn specojn de konservaĵojn, pirojn, vinberojn, pomojn, nuksojn, avelojn kaj migdalojn.

Ni manĝas la salaton krudan : oni spicas ĝin per oleo, vinagro, salo kaj pipro. La aliaj legomoj estas kuiritaj. Ni manĝas fine la fruktojn krudajn aŭ kuiritajn, kiel kompoton aŭ konfitaĵon.

QUESTIONNAIRE

1. Kion bezonas la homo por vivi? — 2. Kio okazas al li, se li tion ne havus? — 3. Kiam ni manĝas? Kiam ni trinkas? — 4. Kiel ni devas konduti pri la manĝado kaj la trinkado ? — 5. Kiom da fojoj ni manĝas ĉiutage? — 6. Je kioma horo vi matenmanĝis hodiaŭ ? — 7. Je kioma horo vi tagmanĝas? — 8. Kiel oni nomas la manĝon de tagmezo? — 9. Kiu estas la tria manĝo ? — 10. Je kioma horo vi vespermanĝas ? — 11. Kien ni iras, kiam ni volas manĝi ? — 12. Kiu aranĝis la tablon? — 13. Rakontu, kiel la servistino aranĝas la tablon. — 14. Kion oni nomas manĝaĵoj aŭ nutraĵoj? — 15. Kiuj estas niaj ĉefaj nutraĵoj? — 16. Kiajn viandojn ni manĝas? — 17. Kion oni faras el la lakto? — 18. Kiu donas al ni la ovojn? — 19. Kiel ni manĝas la viandon ? Ĉu kruda aŭ kuirita? — 20. Nomu kelkajn printempajn legomojn. — 21. Kiuj estas la fruktoj, kiujn ni manĝas en somero ? — 22. Kiam ni manĝas brasikojn, lentojn, pomojn kaj nuksojn? — 23. Kiel oni spicas la salaton ?

— 24. Kiel ni manĝas la fruktojn ? Ĉu krudaj aŭ kuiritaj ?
GRAMMAIRE

Estas necese, ke la homo manĝu kaj trinku. La higieno ordonas, ke ni estu sobraj.

— Le subjonctif de même que l'impératif est caractérisé par la désinence u:

— On emploie le subjonctif après un verbe qui exprime l'obligalion, le commandement ou le désir et la volonté.

Ex.: Je veux que vous veniez. Mi volas, ke vi venu. — Dites-lui de ne pas bavarder. Diru al li, ke li ne babilu. — Il faut que nous partions. Estas necese, ke ni foriru. — Je désire, que vous répondiez. Mi deziras, ke vi respondu.

Différentes manières de traduire que :

Que après un verbe, se rend par ke ; après un substantif par kiun ou kiujn ; après un adjectif et en général dans une comparaison par ol.

Ex. : Je sais que... Mi scias, ke... — Le livre que... La libro, kiun… — Plus grand que... Pli granda ol... — Plus de vin que... Pli da vino ol.

Que signifiant quoi se rend par kio, kion ; lorsqu'il signifie combien par kiom ; dans le sens de comment par kiel ; et dans le sens de quand par kiam.

Ex. : Que dites-vous? Kion vi diras ? — Que d'eau! Kiom da akvo ! — Que la mer est belle! Kiel La maro estas bela! — Nous étions à peine arrivés que la pluie commença. Ni estis apenaŭ alvenintaj, kiam la pluvo komencis.

Exercices oraux ou écrits.
VERSION

Via patro deziras, ke vi venu. La kuracisto petas, ke oni fermu la pordon kaj malfermu la fenestron. Elparolu zorge tiujn literojn, por ke oni komprenu vin facile. Parolu pli laŭte, por ke via avino povu aŭdi vin. Mia amiko petas, ke mi respondu al li hodiaŭ. Mia patrino ne permesis, ke mi venu. Preninte mian vortaron, mi serĉis la vortojn, kiujn mi ne konis. Kiom da ŝipoj estas en la ŝiparo ? Nia kuracisto havas multan klientaron. La vagonaro estas formita per (ou : el) dek-du vagonoj. La ŝtuparo de nia domo havas nur dudek-du ŝtupojn. En aŭtuno la brutaroj revenas el la montaro. Kion respondis la servisto ? Kiel vi estas babilemaj ! Kiom da tempo mi perdis ! Diru al la servantino, ke ŝi ekbruligu la fajron kaj pretigu la manĝon. Estas bezone, ke ni iru ĉe la libriston. Estas necese, ke vi faru pli da progresoj.

THÈME

Mon père ne veut pas que je sorte aujourd'hui. Il faut que j'aille au marché pour acheter des fruits. Son ami désire que vous répondiez à sa lettre. Dites à votre cousin qu'il aille avec vous. Le maître ordonna aux élèves de quitter l'école. Savez-vous que votre ami est là? Je ne crois pas qu'il arrivera aujourd'hui. Le livre que j'ai acheté hier est plus intéressant que celui que vous m'avez prêté. Vous avez plus de livres que de cahiers. Que vous répondit cet homme? Que de fleurs dans cette prairie! Voulez-vous que je vienne à deux heures? Que votre sœur est heureuse ! Avez-vous dit à la bonne de mettre la table? La viande que le boucher a envoyée ce matin est moins belle que celle que j'ai achetée hier.